close

Jen La Pafklik Lyrics & Chords By La Pafklik

LyricsView Chords

Katakana
Alvenas ĉe la dorso kaj rompas cervikon
Staras kiel urso, provokas panikon
De ĉiuj elektitaj ni estas unikaj
Deklaras militon al ĉiuj skeptikaj
La popoloj alvokis nin ĉar ni efikas
La mesaĝo per nia rep’ amplifikas
Fakte kaj reale mankas repon enbutike
Do ni esprimas esperanton polemike
Repas por mono ne por la plastik’
Sed ĉefe ni muzikumas por la efik’
Forgesu ĉiujn aliajn muzikojn
Nur aŭkultu niajn mirindajn diskojn

Platano
Jen Platano, jen mia lirik’
Mi tro ŝatas parolaĉi sur elektronik’
Tranĉas ritmon kiel ŝuriken’
Sub haŭte doloro iras ŝriken
Ni apenaŭ ekzistas, ni jam estas klasik’
Konataj de Ĉinio ĝis Afrik’
Frenezas ni, ĵus fuĝis el klinik’
Kaj per niaj vortoj vekiĝas la publik’
Vidu murdistan teknikon
Kaj nun vi konas la Pafklikon

RK
Jen la Pafklik’! (x7)

Katakana
Jes ja, Katakana, jen nomo mia
Kaj nun mi daŭros ne haltigebla
Ĉar mi certe havas multe da aferoj direndaj
Mi esprimu pri temoj revoluciemaj
Jen sincera repaĵo en mondo de fekuloj
Tempas ke la homoj malfermu la okulojn
La kliko de la paf’ estas jam puŝita
La mensogado estas nun fuŝita
Mi estas la plej bona en ĉiuj ĵargonoj
Mi malkombas eĉ senharulojn per ciklonoj
Ŝatata de ĉiuj inoj tra kontinentoj
Dronas eĉ fiŝoj pro rimaj torentoj
Ni faligas birdojn per laŭta tertremo
Inter ĉiuj muzikoj estas ni la kremo
Dum ni repas ni ne ricevas salajron
Nur celas ni esperantie eki fajron

Platano
Averto, alvenas ni kamikaze
Enumas la kanton sen perifraze
Rekte kiel aŭtoŝoseo ĝis via kapo
Nia albumo, nur venonta etapo
Fekigas ĉiam la konstipon
Kiel la VerdVarmĈilipipro
Ĉe ĉiuj koncertoj amasas viktimoj
Ni foje troigas en niaj rimoj
Produktegas kiel mi estus Vinilkosmo
Ni sendis konkurantojn al la kosmo
Pafklik umas en ĉia stilekzercoj
Ni unue ĉion elpensis kiel la persoj
Atentu ĉar antaŭ debati estas mi violenta
Kiel Snoop drogumas kaj flugas kiel Clark Kent
Kiel vagado inter la novulinaj kruroj
Mi malrapide sendas vin al plezuroj

RK
Jen la Pafklik’! (x7)

Tracks related to jen la pafklik - la pafklik

alienation's for the rich

by: they might be giants

konko

by: kajto

komerca

by: la pafklik

iamio brulighas

by: la perdita generacio

malfermu belulino

by: kaj tiel plu

sola?

by: persone

hieroglifoj

by: la porkoj

la prembutono

by: inicialoj dc

hejmen

by: initials dc

pli ol nenio

by: martin & la talpoj

la druido

by: strika tango

preferindus

by: strika tango

kiam alvenos la fino

by: reverie ensemble

la fariseo

by: dolchamar

estis unu fojo

by: merlin esperante

por la mondo

by: merlin esperante

konsiloj

by: senny stevens

komerca

by: lapafklik

pro kio?

by: carina

estro

by: eterne rima

close
Sign in person Home A to Z All Artists Top Artists Top Tracks