close

La Granda Kermeso Lyrics & Chords By Kajto

LyricsView Chords

Ni venis en Mondon, hazarde, pasie.
Ni tute ne trudis nin por la eniro.
La viv-karuselo nin svingas ebrie
Kaj lasas nin sobre sur brua foiro.
Ni flugas senzorge tra tempo junula,
Ni plugas tra agxo matura, regula.
La jaroj severe tik-tak-inventaras,
Gxis kvote kaj kvite kaj stumble ni staras,
Dum gurdas kaj vibras la vivo sen cxeso
Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso.
Ni lasas la Mondon, hazarde, hezite.
Nur kelkaj petegas pli baldaux eliri.
Tumulto de l' tagoj silentas subite,
Finita la strecxo sukcesojn aspiri.
Jam vanas subigxi al novaj postuloj,
Rikanas dubemo sardonaj speguloj,
Sed floro velkinta plensense odoras,
Pasintajn somerojn ni milde memoras,
Dum gurdas kaj vibras la vivo sen cxeso
Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso.

Tracks related to la granda kermeso - kajto

trasjanka

by: kalio gayo

povra marteno

by: jacques yvart

kemencemin

by: zobi la mouche band

sous le soleit de bodega

by: zobi la mouche band

via vio

by: strika tango

kiam alvenos la fino

by: reverie ensemble

mi kaj ŝi

by: amplifiki

is

by: amplifiki

close
Sign in person Home A to Z All Artists Top Artists Top Tracks