close

Ĉu Timigas La Ombro Lyrics & Chords By La Perdita Generacio

LyricsView Chords

Ĉu vi vivumas aspektante feliĉa?
Ĉu vi ŝuldas rideti ĝis nokt' de la maten'?
dum vi sentas vin inda
nur per nomo mirinda
amasiĝas la larmoj subkaŝitaj en basen'
Ĉu timigas la ombro, la deenaj respondoj
pri vero, pri vivo, pri vi?
Ĉu mi rajtas vin peti la fasadon forĵeti
nur momenton por plori kaj krii?
Tro multaj malbelas laŭ siaj okuloj
sed ankaŭ per jugo portiĝas belec'
Jen monujo profitanta de homaro timanta
la senvorta premego de malvalorec'
Ĉu timigas la ombro…?
Ĉu timigas silento, memvida momento
kiel starus vi antaŭ Di'?
Ĉu mi rajtas vin peti, ĉi-tiame fideti
je la blinda aminda valoro de vi?
En la mallumo
burĝonas la nokto
je brilantaj folioj
La spacoj
fumas per stelofaruno
kiu ĝermas
sur via korto
kaj kiu iam
eksplodigos vian domon
Aj, kiu iam eksplodigos vian domon

Tracks related to Ĉu timigas la ombro - la perdita generacio

festeno

by: esperanto desperado

Ĉiuj en la mondo

by: martin & la talpoj

subamighi

by: dolchamar

hieroglifoj

by: la porkoj

povra marteno

by: jacques yvart

pluku ne la florojn

by: la perdita generacio

tekna frenezo

by: krio de morto

dancu

by: esperanto desperado

rebeka

by: martin & la talpoj

via vio

by: strika tango

kiam alvenos la fino

by: reverie ensemble

granda cirklo

by: kaj tiel plu

pro kio?

by: carina

close
Sign in person Home A to Z All Artists Top Artists Top Tracks