close

Asronado Sur Tegmento Dum Helreveno Lyrics & Chords By La Perdita Generacio

LyricsView Chords

Kiel batoj, vekhorloĝaj ŝokoj
Kiel pluvo venas kapdolor'
Tro pisema por redormi
Zingibra kontribu'
Iam manĝas min pasintaj noktoj
Tro alloge ĝis la kvara hor'
Promesitaj ŝanĝoj
Ne fidindas plu
Rigardanta la mondon
Rigardanta tra vitra ŝel'
Sur tegmento mi asronas iam
Pro nenia cel'
Dum revenas hel'
Trajne vizitis mi mirigajn landojn
Libre mi vojaĝis eĉ pli for
Sube nun formikoj
Marŝas laŭ la strat'
Tuŝas min la gravaj vivdemandoj
Kial kaptis nin angor'
Mi elektu vivon
Antaŭ surogat'
Rigardanta la mondon…
Jes, asronas mi dum la mateno
Ankoraŭ trouzas mi sukeron
Daŭre interesas la kompreno
Kiel kunmetu la erojn?
Se alvenus anĝel' verdokula
Preferanta matenmanĝon eĉ
Mi rin bonvenigus
Al la veziket'
Mi malkovris la veron!
Ĝi videblas de sur tegment'!
Asronado super duboj,
devoj, dirpoj, malkontent'
dum helrevenmoment'

Tracks related to asronado sur tegmento dum helreveno - la perdita generacio

lulkanto por piratoj

by: la perdita generacio

festeno

by: esperanto desperado

Ĉiuj en la mondo

by: martin & la talpoj

cantiga

by: kaj tiel plu

hieroglifoj

by: la porkoj

chie virinoj

by: inicialoj dc

povra marteno

by: jacques yvart

tekna frenezo

by: krio de morto

dancu

by: esperanto desperado

la beleco

by: martin & la talpoj

via vio

by: strika tango

kiam alvenos la fino

by: reverie ensemble

3tagafer

by: dolchamar

kial ne?

by: carina

berlino sen vi

by: inicialoj dc

close
Sign in person Home A to Z All Artists Top Artists Top Tracks