close

La Espero Lyrics & Chords By Akordo

LyricsView Chords

En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.

Ne al glavo sangon soifanta
ĝi la homan tiras familion:
al la mond' eterne militanta
ĝi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l' espero
kolektiĝas pacaj batalantoj,
at rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
sed dissaltos la obstinaj baroj,
per la sankta amo disbatitaj.

Sur neŭtrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.

Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne laciĝos,
ĝis la bela sonĝo de l' homaro
por eterna ben' efektiviĝos.

Tracks related to la espero - akordo

vane fikajeras

by: kaj tiel plu

ursa polko

by: kaj tiel plu

hejmen

by: initials dc

pli ol nenio

by: martin & la talpoj

novembro

by: martin & la talpoj

la druido

by: strika tango

kiam alvenos la fino

by: reverie ensemble

por la mondo

by: merlin esperante

mia vojo

by: merlin esperante

ni gustumos la fruktojn

by: alejandro cossavella

tuj

by: alejandro cossavella

close
Sign in person Home A to Z All Artists Top Artists Top Tracks