close
La Violinisto Lyrics & Chords By Kaj Tiel Plu
LyricsView Chords
printDownload as PdfPdf
Ni ja ne dancos plu
bureon el Aŭvernjo
Ni ĝin ne dancos plu
rompiĝis violon’.
Ni riparigos ĝin
ja lian violonon.
Ni riparigos ĝin
kaj li dancigos nin.
Eklernis mi bureon
paginta dudek frankojn
se lerni volas vi
samkostos ĝi al vi.
Ĉiuhore venu vi
venu kiam volos vi.
Surplacen venu vi
kaj min trovos tie ĉi.