close

Elspezoj Lyrics & Chords By Eterne Rima

LyricsView Chords

Vivo multe kostas kaj ni tion scias
kiu nenion havas, tiu nur envias
krias en li la voĉ' de amaro, de kontraŭstaro
baro staras antaŭ li, pasas jaro.
Mi en limuzino, li sur la biciklo
mi kun nova ino, li kun la kuniklo
mi en la salono, li en la ĉambret'
mi dormas sur mono, li sur hamaka ret'.
Mi en limuzino, li sur la biciklo
mi kun nova ino, li kun la kuniklo
mi en la salono, li en la ĉambret'
mi dormas sur mono, li sur hamaka ret'.

Kiel vi aspektas, oni tiel vin vidas
homoj ne volas scii, kio vere en vi sidas
oni taksas vestojn kaj observas gestojn
kaŝu vin tuj, se vi ne ŝatas tiajn testojn
Vivo estas bela, rigardu mian ĉenon
kiam mi surmetas ĝin, mi havas ĝojan mienon
scenon tian nun imagu: kiam mi eliras
ĉiam la ŝofor' atendas, preterpasantoj miras
vi eble ŝatas kuri, mi preferas veturi
mi ne kapablas mem promeni, mi eĉ povas ĵuri
la internaĵ' de mia aŭto - vera pura ledo
kranko en aŭdigiloj, mono - mia kredo

Vivo multe kostas kaj ni tion scias
kiu nenion havas, tiu nur envias
krias en li la voĉ' de amaro, de kontraŭstaro
baro staras antaŭ li, pasas jaro.
Mi en limuzino, li sur la biciklo
mi kun nova ino, li kun la kuniklo
mi en la salono, li en la ĉambret'
mi dormas sur mono, li sur hamaka ret'.
Mi en limuzino, li sur la biciklo
mi kun nova ino, li kun la kuniklo
mi en la salono, li en la ĉambret'
mi dormas sur mono, li sur hamaka ret'.

Mi havas multajn amikinojn, ili ĉiam flate agas
akompanas min, ĉar estas mi, kiu pagas
ili bone konas vojon al miaj banknotoj
venu mia kara - jen por novaj botoj
Mi estas malavara, ili estas tre avidaj
mi estas grandanima, ili estas senbridaj
neniam mi koleras, vendejon ni vizitas
ili kisas mian ĉenon, bone ili profitas
Tia manier' de esprim' de kares'
mono estas elspezata, tio daŭras sen ĉes'
ĉar elspezas tiu kiu povas, enviantoj iru for
kun via malam', kun via dolor'.

Vivo multe kostas kaj ni tion scias
kiu nenion havas, tiu nur envias
krias en li la voĉ' de amaro, de kontraŭstaro
baro staras antaŭ li, pasas jaro.
Mi en limuzino, li sur la biciklo
mi kun nova ino, li kun la kuniklo
mi en la salono, li en la ĉambret'
mi dormas sur mono, li sur hamaka ret'.
Mi en limuzino, li sur la biciklo
mi kun nova ino, li kun la kuniklo
mi en la salono, li en la ĉambret'
mi dormas sur mono, li sur hamaka ret'.

Tracks related to elspezoj - eterne rima

konko

by: kajto

jen la pafklik

by: la pafklik

komerca

by: la pafklik

societo de vivantaj poetoj

by: la perdita generacio

malbonulo

by: dolchamar

hieroglifoj

by: la porkoj

la prembutono

by: inicialoj dc

mia vojo

by: merlin

Ĉiuj ni amegas usonon

by: la perdita generacio

dancu

by: esperanto desperado

pli ol nenio

by: martin & la talpoj

la druido

by: strika tango

preferindus

by: strika tango

pro kio?

by: carina

estro

by: eterne rima

por la rep'More From Album: Por La Rep'
close
Sign in person Home A to Z All Artists Top Artists Top Tracks